Malgranda Hungara Ebenaĵo
Aspekto
Malgranda Hungara Ebenaĵo | ||||
---|---|---|---|---|
Ebenaĵo | ||||
Hungario en 1914, kie vidu la Malgrandan Hungaran Ebenaĵon (en verda koloro) en la nordokcidenta landparto | ||||
ebenaĵo, regiono [+] | ||||
Lando | Hungario | |||
Supermara alteco | 128 m [+] | |||
Koordinatoj | 47° 30′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O (mapo)47.517Koordinatoj: 47° 30′ 0″ N, 17° 0′ 0″ O (mapo) | |||
Akvokolektejo | 9 000 km² (900 000 ha) [+] | |||
Areo | 9 000 km² (900 000 ha) [+] | |||
|
||||
Malgranda Hungara Ebenaĵo | ||||
Malgranda Hungara Ebenaĵo estas la alia, pli malgranda ebenaĵo en Karpat-baseno. La nomo estas distinga, la Granda Hungara Ebenaĵo etendiĝas laŭ Tiso, la Malgranda Hungara Ebenaĵo situas laŭ Danubo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kiam Danubo el Aŭstrio atingas Slovakion, tie ĝi renkontiĝas kun striktaĵo, kiun ĝi trafluas. Post la striktaĵo etendiĝas la Malgranda Hungara Ebenaĵo, kie la rivero formas grandajn insulojn, kie la rivero lasas ŝtonetojn kaj sablojn. Ĝis Traktato de Trianon tiu ĉi ebenaĵo formis politikan unuon en Hungara reĝlando, poste la norda parto aliĝis al ĉeĥoslovakio, la okcidenta parto al Aŭstrio,
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: 9 000 km², en Hungario 4 000 km², en Slovakio la areo estas proksimume la sama, en Aŭstrio malgranda peco
- riveroj: Danubo, ties pli gravaj alfluantoj estas Leitha, Rába, Marcal, Nitra (rivero), Váh, Hron
- lagoj: Fertő, kiu kontaktiĝas kun la Danubo helpe de kanalo
Partoj
[redakti | redakti fonton]- La hungara parto (nun nomata „Kisalföld”) situas de la Danubo ĝis piedoj de Bakony, kruce de Montaro Sopron ĝis Vértes. La plej grandaj urboj estas Győr, Mosonmagyaróvár, Komárom, Csorna, Kapuvár, fine rande Sopron. Apudaĵo de Fertő estas Nacia parko.
- La slovaka parto nomata Podunajská nížina (=Laŭdanuba ebenaĵo) etendiĝas de la Karpatoj ĝis la Danubo kaj Ipeľ. La plej grandaj urboj estas Komárno, Dunajská Streda, Nové Zámky, Trnava kaj rande mem la ĉefurbo Bratislavo.
- La aŭstra parto nomata Seewinkel etendiĝas en la orienta bordo de Fertő. Tie troviĝas tre multaj, sed malgrandaj lagetoj.